Aŭtoro: Sándor Petőfitraduko de: Kálmán Kalocsay

La 15. de Marto 1848

Muzo Hungar-Historia!
Kuŝis la ĉizil' sen ago,
prenu ĝin; eterntabule
ĉizu gloron de ĉi tago!

Niaj patroj, niaj avoj,
dum jarcento preteriris,
tiom ne plenumis, kiom
unutage ni akiris.

Flugu, pensoj, flugu, flugu,
flugi rajtas vi libere
tra l' patruj', kiun en ĉenoj
vidi devis vi sufere.
Pres' libera! Ho, nacio,
de nun mi pri vi ne timas:
pulsas sang' el via koro,
sin duonmortint' animas.

Junularo Peŝta! Staros
en kronikoj via gloro:
kuraciston en vi trovis
la patruj' en mortohoro.

Dum la landkunveno supre
oldkutime nur parolis,
klaĉis ege senrezulte,
ĉi la horo eksonoris:

"Agu fine, ho, junuloj,
falu for seruro ŝima,
kiun metis sur la preson,
ĉi sanktaĵon, mano krima!

Kaj se venos trup' soldita,
plu ne retro eĉ je spano!
Ja prefere bajoneto
en la kor' ol ĉen' sur mano!

Peŝta junular' aŭdaca,
ek do, nome de l' Libero!"
Sturmis ni en sankta febro
entuziasma por konkero.

Kiu povus nin rezisti
en ĉi sturm' de mil-kaj-miloj,
dum timigaj flamoj flagris
sur vizaĝoj, el pupiloj!

Unu kri' kaj tondro estis
voĉ' de miloj! Ni atakis,
rompis vojon al la preso
kaj seruron ĝian hakis.

Sed plu!... Ek al Buda! Sidas
ja verkisto en prizono,
ĉar fervore li admonis
per la plum' por patruj-bono!

Ni alflugis, kaj lin tiel
ĝojtriumfe kun ni gvidis:
l' olda loko tian de post
reĝo Matias' ne vidis.

Muzo Hungar-Historia,
ĉizu ĝin sur ŝtontabuloj!
Ĝi eterne staru tie
por memor' de l' posteuloj!

Kaj vi, kor', se vin ne fremdus
la orgojlo, pri ĉi faro
vi orgojli povus, ĉar mi
estis gvid' de l' junularo.

Gvidi tiatage! Mia
vivo gajnis la premion!
Gloro de Napoleono,
por vi mi ne ŝanĝus tion!